Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pelas, trovinte traceon, bojas ili ĉase, Ne tiel malrapide, kiel en ĉashoro Dum postkuro de cervo, vulpo aŭ leporo, Sed mallonge, tre ofte, akre kaj kolere; Do ili proksimiĝas, jam beston senpere Vidas, pelas, atingas — momenton atendas, Ree bojas, hurletas: besto sin defendas 600 Kaj certe vundas; inter bojado kaj krio Aŭdiĝas ofte ĝemo de hundagonio.

Pafistoj staris, ĉiu pafisto jam pretis. Ili fleksiĝis, kapojn antaŭen elmetis, Ne povas plu atendi! laŭ vic' el posteno Forkuras, en arbaron premiĝas kun peno, Por renkonti la beston, kvankam avertante, Pan Vojski ĉirkaŭ rajdis postenojn, kriante, Ke ĉiu, ĉu kampulo, ĉu sinjorofilo, Lasinte lokon, sentos baton de gvidilo! 610 Tutvane!. Ĉiuj kuris malgraŭ la konsiloj, En arbaron. Ekkrakis kune tri pafiloj; Poste ĉiam pafado, sed ĝin superbruis Muĝo de urso, eĥe la arbaron skuis. Terura muĝ'! doloro, malesper', furio! Poste bojo, trumpetoj, de pafistoj krio Tondris el arbarmezo. Tien la ĉasanoj Kuras ĝoje, aŭ tenas la fingrojn sur ĉanoj, Nur Vojski plendas: oni maltrafe celtiris. Unuflanke pafistoj, pelantoj ekiris 620 Trae, inter arbaro kaj retoj de ĉaso, Kaj urso, antaŭ hundoj kaj homoj amaso, Returniĝis al lokoj malbone garditaj, Al kampoj de pafistoj plejparte lasitaj, Kie restis el tuta vico da ĉasantoj: Vojski, Tadeo, Grafo, kun kelkaj pelantoj. Tie arbaro estis maldensa rilate.

Aŭdiĝas muĝo, krakas rompaĵ' frakasate, Kvazaŭ el nub', ruliĝas urso tondrobate; Hundoj lin pelas, ŝiras. Urso stariĝante Postpiede, timigas muĝe malamikojn,