Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

630 Kaj frontpiede ŝiras el tero radikojn, Trunkojn, stumpojn de arboj, ŝtonojn, bategante En hundojn, homojn. Fine li arbon elŝiris; Svingante bastonegon, li furie iris Al lasta ĉasposteno kaj atakon faras Kontraŭ Graf' kaj Tadeo. Ili firme staras Sen tim'; al besto ĉiu turnis la pafilon, Kvazaŭ fulmforigiloj du celas en nubon; Ĝis ambaŭ unufoje ektiris per ĉanoj Kaj kune (senspertuloj!) ambaŭ ili pafis 640 La urs' antaŭen saltis, ambaŭ lin maltrafis. Fiksitan lancon ili kaptas per kvar manoj, Intertire; subite, ili vidas flanke: El buŝegruĝo brilas du dentvicoj blanke; Piedungo sur fruntojn jam baton mezuris. Ili paliĝis, saltis posten kaj ekkuris En maldensejon. Urso postkuras, leviĝas, Unge kroĉas, maltrafas, alkuras, stariĝas, Jam al Grafa harblondo celas; cerboŝelon Li certe ŝirus, kiel de kapo ĉapelon; 650 Sed Asesor', Rejtano, alrapidis nune, Gervazo antaŭ ili, ĉirkaŭ paŝoj cente, Kun Vermo, sen pafilo, kaj unumomente Kaj, kvazaŭ laŭ komando: tri elpafis kune. Best' supren saltis, kiel lepor' ĉe hundaro, Krake falis kap' suben kaj per piedkvaro Pezaĵojn de la sanga korpo renversante, Rulis ĝuste al Grafo, teren lin ĵetante. Urso ankoraŭ muĝas kaj leviĝi penas, Sed lin furiaj Pravnik, Strapĉina jam tenas.

660 Tiam Vojski ekkaptis sian pasamente Ligitan bubalkornon, boaoserpente Torĝitan, longan, strian; al buŝo ĝin metis, Plene blovis vangojn, sange okul' briletis, Duone fermis palpebrojn, ventron entiris, En pulmojn provizon de la aero spiris Kaj ekludis. La korno, kiel vent' senhalta, Portis muzikon eĥe tra l' arbaro alta. Eksilentis pafistoj kaj bestopelantoj, Mirante harmonion kaj forton de kantoj.