Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

670 Maljunul' sian arton, faman en la mondo, Nun refoje prezentis al ĉasista rondo. Li plenigis, vivigis ĉasejon, kverkaron, Kvazaŭ li por komenco enlasus hundaron. Vigla alvok' historion de la ĉaso donis: Ĝem' post ĝemo hurletas: jen hundojludado; Iam tono pli akre tondras: jen pafado!

Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro, Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l' arbaro.

680 Li blovis ree. Korno kvazaŭ formŝanĝante, En buŝ' de Vojski malpli, aŭ pli dikiĝante, Imitis bestajn voĉojn: jen lupo malsata Hurlas per ĝemo longa, terure trenata. Poste el ursa faŭko muĝo vaste bruas Poste ura blekado aeron traskuas.

Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro, Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l' arbaro. Aŭskultinte la arton de korna ĉefverko, Ripetis ĝin la fagoj kaj kverko al kverko.

690 Li blovas; ĉu en korno estas kornojcento? Aŭdiĝas mikse krioj, kolero, lamento, De homoj, hundoj, bestoj, ĝis Vojski korntubon Levis kaj per triumfa himno, batis nubon.

Li ĉesis, kornon tenis; pensis aŭdantaro, Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l' arbaro. Kiom da arboj, tiom da kornoj sin trovis, Kaj kiel ĥoroj eĥe la kanton reblovis. Sonis muziko ĉiam pli vasta. pli hela, Kaj ĉiam pli mallaŭta, pli pura, pli bela, 700 Ĝis ie, sur la sojlo ĉiela, ĝi svenis.

Vojski ambaŭ la manojn de l' korno deprenis, Kruce etendis; korn' falis sur rimen' sia; Kaj Vojski kun vizaĝo ŝveliĝa, radia, Levis okulojn, staris kvazaŭ en inspiro,