Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekvante per orelo tonojn ĝis foriro. Dume ektondris laŭte miloj da aplaŭdoj, Miloj da "vivu!" krioj, gratuloj kaj laŭdoj.

Post mallaŭtigo turnis sin ĉies okulo Al la freŝa kadavro de l' urso grandulo, 710 Kiu kuŝis sangante per kugloj borite, Kun brust' en herboplekton densan enbatite; Li frontpiedojn larĝe krucforme distiris, Tra naztruoj torenton da sango elspiris, Malfermadis okulojn, sen kapoŝancelo; Lin Ĉambelanhirudoj tenas sub orelo: Strapĉin' maldekstre, Spravnik dekstre pendiĝante Suĉis la nigran sangon, gorĝon sufokante.

Vojski igis ferstangon enmeti atente, Por malfermi al hundoj faŭkojn interdente, 720 Kaj per kolboj renversi beston, dors' al subo; Ree "vivu" trifoja ekbatis je l' nubo.

Asesoro ekkriis, turnante per tubo; "Nu? do diru!. Ni venkis, mia pafileto! Nu, diru, pafileto! Malgranda birdeto (35) Kiel vi distingiĝis? Por mi ne novaĵo; El ĝi laŭ vento iras nenia ŝarĝaĵo. Mi ĝin de princ' Sanguŝko donace ricevis" De mirinda laboro pafileton levis Li montrante, kaj nomis ĉiun bonkvaliton. 730 Rejento interrompis lin, viŝante ŝviton; "Mi tuj post urso; Vojski krias: "Staru loke! Kiel stari? Urs' kampon kuris kvazaŭ moke, Kiel leporo salte, pli, pli malproksime; Mi pene spiris, atingi malesperis time... Mi ekrigardis dekstren: li kuras; por celo Lin prenante, mi pensis: haltu do Miĥelo (36) Kaj paf'! nun kuŝas tie senviva amaso!