Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Asesor kraĉe spiris "Je ursoj cent miloj! Do kvazaŭ vi mortigis? Amuza babilo!" "Aŭdu, diris Rejento, juĝesplor' ne estas Ĉi tie, sed ĉaspelo, do ĉiuj atestas".

Do obstinan kverelon komencis pro tio Anoj de Asesoro kun Rejentpartio, Gervazon forgesinte; ĉar ĉiuj rapidis El flanko, kaj en fronto faraĵon ne vidis. 750 Vojski diris: "Almenaŭ disput' ne senkaŭza, Ĉar tio jam ne estas la leporo naŭza, Sed urso: ne domaĝe revenĝokonsolon Serĉi per serpentino (37) , aŭ preni pistolon. Malfacile pacigi; laŭ malnovaj moroj Ni permesas duelon al ambaŭ sinjoroj. En miaj tempoj vivis du najbaroj, bravaj, Honestaj viroj, ambaŭ nobeloj praavaj; Ili loĝis duflanke ĉe river' Vilejko, Unu nome Domejko, la dua — Dovejko. 760 Al ursino pafante, ambaŭ kune celis; Kiu mortigis? Ili terure kverelis Kaj ĵuris tra ursfelo sin pafi duele, Preskaŭ tubo en tubon: jen vere nobele! La duelo bruegon faris kaj eĉ kantoj Ĝin prikantis, mi estis inter sekundantoj;

Antaŭ komenc', Gervazo pacigis momente disputon: ĉirkaŭiris li urson atente, 770 En kapoposto, cerbotavolojn tranĉinte, Trovis kuglon, eligis, per vest' purigetis,