Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Almezuris ŝarĝaĵon, al pafilo metis, Poste diris, levante la kuglon sur mano: "Sinjoroj, vi ne havis ĉi kuglon sub ĉano; Jen Horeŝka pafilo solvas ĉian dubon! (Li malnovan, laĉitan levis unutubon) Pafis ne mi; ho, mankis kuraĝo por pafo; En okuloj malhele fariĝis! terure 780 Rememori: Jen ambaŭ sinjoroj forkure Sin savas; urs' tuj tuŝe sur kapo de Grafo, La lasta el Horeŝkoj! laŭ patrino sia. Jezu-Mari'! mikriis; anĝelaro dia Sendis helpon de pastro Bernardeno sava. Li hontigis nin ĉiujn, ho, pastreto brava! Kiam mi tremis, tuŝi eĉ timis je l' ano, La pafilon elŝiris li el mia mano, Ekcelis, pafis: inter du kapojn! paŝ-centojn Trafis ĝuste en faŭkon! elbatis la dentojn! 790 Moŝtoj! longe mi vivas, sed dum vivo mia, Nur unu vir' kapablis al pafcelo tia: Iam fama pro tiom da duelaj bruoj, Kalkanumojn pafanta for de virinŝuoj. Fripon' super friponoj, eternomemore, Lipharul' Jacek — patra nomo restu fore; Sed li nun certe ursojn ĉase ne insidas Ĝis lipharoj kanajlo en infero sidas, Glor' al Pastro! du homojn li savis plej lerte, Eble tri; sin Gervazo ne laŭdos, sed certe, 800 Se el Horeŝkoj sango la lasta infano Falus en ursan faŭkon, mondon mi forlasus, Ankaŭ mian ostaron la besto frakasus; Venu Pastro, ni trinkos nun je via sano!".

Vane serĉi la Pastron; li aliris kure Al Grafo kaj Tadeo, rigardis atente, Kaj vidante, ke ambaŭ sanas, li silente Ĉielen levis okulojn kaj preĝon ekdiris, Kaj tuj poste en kampon rapide foriris.

810 Dume ordonis Vojski erikofaskaron, Sekajn branĉojn, trunkojn ĵeti en ŝtiparon