Flamas fajro, kreskas griza pino fulmplena Kaj supreetendiĝas en form' baldakena. Sur flam' oni kunmetis lancojn en ĉevronojn, Sur ĵetilojn pendigis ventrdikaj kaldronojn; El veturiloj venas legomoj, panetoj Farun', viand'
Juĝisto keston kun faketoj Malŝlosis: de boteloj kapetoj elstaris; De kristalo plej granda elekton li faris 820 (Ĝin Vermo al ĵuĝisto donacis afable); Jen Gdanska brando, polo ĝin trinkas agrable: "Vivu! — krias Juĝisto kaj botelon levas, Urbo Gdansk'! iam nia, ni ĝin rericevas!" (38) Kalikojn plenigis per arĝenta likvoro, Ĝis en suno ekbrilis kaj ekgutis oro (39)
Bigoso jam varmiĝis, — Vana estus nomo De mireginda gusto, kolor' kaj aromo; Sed enhavo urbanan stomakon ne tentus. 830 Litvajn kantojn kaj manĝojn ĝuste nur komprenas Vilaĝul' sana, kiam li el ĉaso venas.
Sed eć sen tiaj spicoj bonegas aparte Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida, Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras; Fermite en kaldrono, per sino humida, Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj, Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi pleneltiras Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj, 840 Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras.
Bigos' preta. Pafistoj vivuas tri foje, Kulerarmite kuras, vazon frapas ĝoje; Tondras kupro, bigoso kiele kamforo