Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/122

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malaperas; el fundoj de kaldronoj iras, Kvazaŭ el estingiĝaj krateroj, vaporo.

Oni trinkis kaj manĝis, ĉiuj ĝis kontento, Metis beston sur ĉaron kaj saltis sur selojn, Gaje kaj paroleme ĉiuj; nur kverelojn Siajn daŭrigis plue Asesor', Rejtano, 850 Disputante pri ecoj de pafilo ĉasa Sanguŝka kaj de fama tubo Sagalasa. Graf', Tade' ankaŭ rajdis malgaje kaj honte, Ke maltrafinte urson, forkuris renkonte: Ĉar, se dum ĉaso beston ellasas litvano, Li antaŭ refamiĝo, penegos je vano.

Graf' diris, ke unu li, per lancopuŝo, Volis renkonti beston, sed lin Tadeuŝo malhelpis; kaj Tadeo refutis aserte, Ke pli forta, la lancon li svingis pli lerte 860 Kaj volis anstataŭi Grafon: do kun tia Disputo ili rajdis en amaso kria.

Vojski rajdis en mezo; maljuna sinjoro Revenis parolema en bona humoro. Amuzi kaj pacigi havante volonton, Pri Dovejko, Domejko li finis rakonton: "Asesoro, se volis mi, ke kun Rejento Vi duelu, ne pensu, ke ĝi estis tento De homo sangavida; ne, ne, timu Dion! Mi volis vin amuzi, kvazaŭ komedion 870 Aranĝi, renovigi ŝercaĵeton spritan, De mi, jam antaŭ kvardek jaroj elpensitan Vi junaj ĝin ne konas; sed en miaj jaroj Ĝia famo lautiĝis tra litvaj arbaroj.

"De Domejko, Dovejko, ĉiu kontraŭeco Devenis, strangafere, de nomsimileco Neoportuna: Oni sejmon elektis Kaj voĉojn por Dovejko amikoj kolektis, Al nobel' iu flistris: voĉu por Dovejko, Tiu malbone aŭdis, voĉis por Domejko.