880 Dum festeno toastis marŝalo Rupejko: "Vivu Dovejko!" — kriis aliaj "Domejko!" Do kiu sidis meze, estis sen konsilo, Precipe ĉe tagmanĝa malklara babilo.
"Eĉ pli bone, foje en Vilno, nobelo Ebria, kun Domejko sabris en duelo Kaj ricevis du vundojn; dum al hejm' rapidis, Strange, ĉar li ĉe pramo Dovejkon ekvidis,
Kaj kune veturante per pram' sur Vilejko, Li demandis najbaron: kiu? — kaj Dovejko 890 Aŭdinte, li rapiron kaptis sur kirejko (40) Frap!, Dovejkan lipharon tranĉis por Domejko. Fine, kvazaŭ aldone, eĉ okazi devis, Ke dum ĉaso, proksime postenojn ricevis Kaj apude la ambaŭ samnomanoj staris, Kaj al sama ursino kune pafon faris. Vere, ŝi post la pafo tuj falinte mortis, Sed antaŭe jam kuglojn dek en ventro portis; Samkalibraj pafiloj multaj tiam estis: Do, kiu ŝin mortigis? Ili ne atestis.
900 Ili kriis: "Sufiĉe! ni du nin disigu: Di', aŭ diablo ligis nin kaj ni malligu! Nin du, kiel du sunojn, mondo ne bezonas" Tuj ili serpentinajn duelon proponas. La honestulojn volis nobelar pacigi, Sed tio la koleron ŝajnis nur instigi; Ili forĵetis sabrojn al pistoloj kuris, Stariĝis. "Tro proksime" ni krias; do ĵuris Ili spite, pafceli sin tra ursa felo: Mort' senduba! ĉar preskaŭ tub' en tubon — celo, 910 Kaj ambaŭ pafis brave. — Estu sekundanto, Hreĉeĥ'! Konsent', mi diris, sed tombofosanto Faru kavon; disputo finiĝos kruele; Sed batalu, ne kiel buĉistoj, nobele; Cel' sufiĉe proksima, vi estas bravuloj: Sed ĉu tubojn apogu ventroj, celtabuloj?