Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi ne permesas, tamen konsentas: cellime Vi pafos, sed ne fore pli, nek pli proksime, Ol tra ursfelo; ĉar mi sekundas duelon, Sur tero mi etendos mem ĉi tiun felon, 920 Kaj vin starigos, moŝtoj; vi staros: unua Sur fino de buŝego, kaj sur vosto dua. — "Konsent!", Temp'? — Morgaŭ. Loko? Uŝ-Drinkej'. Post tio Ili disiris. Tiam mi al Vergilio." (41)

Daŭrigon rompis krio: Pel! Saltis grizulo El sub ĉevaloj; pelas jam Falk, jam Stumpulo. La hundojn oni prenis, ĉar dum ĉasreveno Sur kampo renkontiĝas lepor'. Sen rimeno Ili apud ĉevaloj iris, kiam vidis Leporon, sen instigo ambaŭ ekrapidis. 930 Rajde postkuri volis Rejent', Asesoro, Sed Vojski ilin tenis: "Halt! rigardi, stari! Mi de loko eĉ paŝon ne permesos fari: Ni bone vidas, sur kampo iras leporo". Grizul', sentante poste ĉasistojn, hundaron, Kiel du ĉamkornetojn pintigis aŭdilojn (42) Kursaltis, etendite longe, kaj saltilojn Elstreĉis sube, kvaaŭ da stangetoj kvaron, Ŝajne ilin ne movas, nur tuŝas je l' grundo Supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo. 940 Polvo poste, post polvo — hundoj; for aspektis, Ke lepor', polvo, hundoj unu korpon plektis: Kvazaŭ tra kampo ŝovus sin vipero ia, Leporo — kapo, polvo — kolo blue stria, Kaj la hundoj — duobla svingovosto ĝia.

Rigardante, Rejento, Asesor' retenas Spiron, apertas buŝojn. Rejent' iĝas pala, Asesor' ankaŭ, vidas fariĝo fatala! Vipero, ju pli fore, des pli sin distrenas,