Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam ŝiriĝas, forestas jam kolopolvaro; 950 Kap' tuj en bosko, vostoj — kie? ne atingis! Kap' malaperas, kvazaŭ laste kvaston svingis, Falis arbojn, ŝiriĝis vost' antaŭ arbaro.

Malfeliĉaj vertragoj kuris ĉirkaŭloke, Konsultis sin, kulpigis ŝajne reciproke: Malrapide tra bedoj saltante, revenas, Orelojn mallevas, vostojn ĉe ventro tenas, Ne kuraĝas eĉ levi okulojn, hontante, Ne iras al sinjoroj, de flanke starante.

Malserene la frunton mallevis Rejento, 960 Asesoro rigardis en malgaj', silento Kaj poste ili ambaŭ komencis pruvadi, Ke hundoj ne kutimis sen gvidil' iradi; Lepor' saltis subite; false instigite Hundoj, sur plugokampo, eble botvestite, Tra akraj ŝtonoj kuri povus sendomaĝe.

La spertuloj aferon klarigis tre saĝe; Ĉasistoj el paroloj profitus amason, Sed ili ne atentis. Ekfajfis kelkaj, Ĉi tiuj ridis laŭte, babilis aliaj, 970 Memorante la urson kaj la freŝan ĉason. Vojski apenaŭ foje rigardis grizulon, Vidante la forkuron, deturnis okulon Kaj finis la rakonton: "Ĝis kio mi venis? Ha! ĝis tio, ili ambaŭ promesi devis, Ke ili tra ursfelo pafos en duelo. Certa mort! tub' en tubon! kriis nobelaro. Mi ridis, ĉar instruis min amiko Maro (43) Ke mezur' respektinda estas besta felo. Vi scias moŝtoj, kiel Dido la reĝino (44)