Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

980 Venis al Liboj, tie penege, en fino Al si terpecon tiam elmarĉandis sprite, Kiam povus bovfelo kovri etendite; Sur tiu teropeco Kartago ekstaris! Do mi nokte zorgeme la planon preparis.

"Tagiĝe, el du flankoj, jam sur taradejko (45) Alveturas Dovejko kaj rajdas Domejko. Jen! tra rivero kuŝas vila ponto: zono El ursa fel' tranĉita tute laŭ ĉifono. Unuflanke sur besta vosto mi Domejkon 990 Starigis, duaflanke sur kapo Dovejkon: Pafu, mi diris, pafu ĝis la vivo pasos, Sed antaŭ repacigo mi vin ne ellasos... Ili koleras; preskaŭ nobelero krevis De rido; mi kun pastro citas al partioj Parolojn el statutoj kaj evangelioj, Ĝis fine: Ili ridis kaj — paciĝi devis.

"Poste ili por tuta vivo amikiĝis: Dovejko kun Domejka fratino edziĝis; Domejko edzinigis fratinon bofratan; 1000 Ili same partigis havon posedatan, Kaj en loko de stranga duela decido, Konstruinte drinkejon, nomis ĝin: Ursido".