Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉasistaj planoj de Telimeno — La ĝardenistino ironte en grandan mondon aŭskultas instruojn de la zorgantino — Refoja renkontiĝo en la Sanktejo de meditado kaj paciĝo faciligita pere de formikoj — Ĉe la tablo komenciĝas diskuto pri la ĉasado — Rakonto de Vojski pri Rejtan kaj la duko de Nassaŭ estas interrompita — Komenco de pacaj traktatoj inter la partioj estas ankaŭ interrompita. — Aperaĵo kun ŝlosilo — Kverelo — Grafo kun Gervazo faras militan interkonsiliĝon

<poem> Vojski, laŭde fininte ĉason, al hejm' venas; Telimen', en soleca domo, entreprenas Ĉason. Vere ŝi sidas senmove, kvietas, Kaj la brakojn sur brusto krucforme kunmetas, Sed pense ŝi postkuras du bestojn, rimedon Serĉante, kiel ambaŭ kapti en posedon: Grafon kaj Tadeuŝon. Grafo estas vere Sinjoro, heredanto riĉa, juna, bela, Jam ekaminta! Tamen ĉu restos fidela? 10 Ĉu li edziĝi volos? Ĉu amas sincere? Ŝi estas pli aĝa kaj neriĉa virino! Kion diros parencoj, la mondo en fino?