Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Telimen' tiapense el sofo leviĝis, Stariĝis piedfingre: ŝajne plikreskinte, Malkovris iom bruston; flanken fleksiĝnte Ŝi mem sin rigardis atente per okuloj Kaj pri konsil' demandis ree en spegulo, Poste mallevis frunton, sopire sidiĝis.

Grafo — sinjoro riĉa, ŝanĝojn amas, tiaj! 20 Blonda, blonduloj estas ne troe pasiaj! Tadeo? — simplanima, honesta knabeto! Unue li ekamas, preskaŭ infaneto! Gardate, li ne rompos ligilojn sen peno; Krome, li havas devojn jam por Telimeno... Junuloj estas kvankam pense ŝanĝiĝantaj, Sente, ol aĝulaĉoj, multe pli konstantaj, Ĉar konsciencaj. Longe de l' koro virgeco Restas danka por ama unua dolĉeco! Ĝi kun ĝojo volupton renkontas salute 30 Kaj adiaŭas kiel amikan festenon. Nur maljuna drinkulo, kiu brogis tute Intestojn, por drinkaĵo sentas abomenon. Pri tio Telimeno estis tute certa, Ĉar ŝi havis prudenton kaj estas tre sperta.

Sed kion diros homoj?...Ni povas foriri El okuloj, kaj ien al flank' nin retiri; Pli bone ĉirkaŭaĵon forlasi, forkuri: Ekzemple por loĝado regurbon veturi, La junulon en grandan mondon enkonduki, 40 Direkti paŝojn, helpi, konsili, eduki Koron; kliel amikon aŭ fraton disponi, Kaj — ĝui mondon, kiam juna estas oni!.

En alkov' tia pense, kuraĝe, gajete, Ankaŭ de l' Grafo indas konsideron. Ĉu svatado kun Zosja ne havus prosperon? Neriĉa, sed laŭ nasko ŝi estas egala, El digna, senatora domo familia.