Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Telimen', se edzigo fariĝus reala, 50 Havus estontazilon en hejmo ilia; Parencino de Zosja, Grafa svatulino, Por la geedzoj estus ŝi kvazaŭ patrino.

Post tia memkonsilo vokas Telimeno, Tra fenestro, ludantan Zosjon en ĝardeno.

Zosja, en matenvesto, kun kap' ne kovrita, Stare tenis kribrilon en mano levita; Al ŝi kuris birdaro: Tie kokinetoj Hirtaj volve ruliĝas; jen tufaj koketoj Skuas kapojn, ke kaskoj ruĝkoloraj tremas: 60 Ili tra sulkoj, herboj, per flugiloj remas, Larĝe tenante spronajn kalkanojn; jen ŝovas Sin poste meleagro, grave sin enblovas, Je ventanima sia edzino grumblante; Sur herbo pavoj, kiel flosoj, direktante Sin per vostegoj, naĝas; ien diversloke, Plumarĝenta kolombo falas neĝofloke. En mez' de verda, herba rond' ariĝas preme La rondo de birdaro, krie, moviĝeme, Zonite per kolomboj rubando blankhela, 70 Meze diverskolora, punkta, stria, stela. Tie bekoj sukcenaj, koralaj tufetoj, Leviĝas el plumaro, kiel fiŝondetoj. Jen koloj sin elŝovas kaj movas trankvile, Ŝanceliĝe, al akvaj tulipoj simile; Al Zonjo mil okuloj fulmas, laŭ stelaro.

Ŝi meze altleviĝas super kortbirdaro: Mem blanka kaj en longa blanka vesto sia, Turniĝas kiel inter floroj ŝprucfontano, Ŝutante sur flugilojn, kapojn, blanka mano, 80 El kribril' densan hajlon da perlaro gria, Hordea: La indanta princtablojn grajnaro Por litvaj viandsupoj estas al preparo; Zonjo el ŝrank' ĝin prenas sen mastrina scio, Farante al mastraĵo domaĝon per tio.

Ŝi aŭdis vokon. "Zosja!" onklinjo ripetis.