Do ŝi al birdoj reston da frandaĵoj ĵetis Kaj kribrilon tenante, kiel dancistino Tamburon, taktbatante, petola virgino Trans kokinoj, kolomboj, pavoj kuris salte. 90 Konfuzita birdaro ekflugis tre alte. Zonjo apenaŭ teron piede tuŝanta, Inter ili plej alte ŝajnis flugpendanta. Antaŭ ŝi timigita flugis kolombaro, Kiel antaŭ voluptodiina la ĉaro.
Tra fenestro, kun krio Zonjo enkurante, Sur onklinogenuojn spirpene eksidis; Telimeno kisante ŝin kaj karesante, Ĝoje ŝian viglecon kaj belecon vidis, 100 Sed ree ŝi agordis vizaĝon severe, Stariĝis — larĝen, longen alkovon trairis Kaj tenante ĉe buŝo fingron, tiel diris:
"Vi tute jam forgesas, mia Zonjo kara, Devenon, aĝon: via jaro dekkvara Hodiaŭ komenciĝas. Do lasu en fino Kortbirdaron; fi! ludo de dignulfilino! Malpurajn kampulidojn sufiĉe ĝis horo Vi karesis! — vidante vin, doloras koro. Vi sunbrunigis haŭton, vera ciganino, 110 Kaj vi paŝas, moviĝas, kiel kampulino. Kontraŭ tio mi trovis jam rimedon bonan: Mi hodiaŭ vin gvidos en mondon salonan; Ni havas multajn gastojn, do bone atentu, Ke pro via konduto, mi honton ne sentu"
Zonjo saltis, manplaŭdis, poste ĉe onklino Ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino, Pro ĝojo ŝi laŭvice jen ploris, jen ridis. "Aĥ, onjo! tiom longe mi gastojn ne vidis! Ek de mi vivas tie ĉi, kun birdoj — gaste 120 Nur sovaĝan kolombon mi ekvidis laste. Enue tiel sidi en ĉambro trankvile, Sinjor' Juĝisto diras: eć sanmalutile".