Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Juĝist! diris onklino, tedas min terure, Por vin konduki mondon; subnaze murmure Babilas, ke vi estas jam plene kreskinta; Jen avo, en mondego neniam estinta! Mi scias, kiom longe devas sin prepari Fraŭlinet', por en mondo bonimpreson fari. Sciu, ke kiu kreskas inter homojrondo, 130 Eĉ bela, saĝa restos sen efekt' en mondo Kutiminta lin vidi ekde infaneto; Sed edukita, plene kreska fraŭlineto, Se antaŭ mond' ekbrilas el ie momente, Tiam ĉiu alkuras, observas atente Ŝiajn movojn, kaj kiel ŝi rigardojn ĵetas; Ŝiajn vortojn aŭskultas ĉiu kaj ripetas; Kaj kiam ŝi modiĝas jam foje, aplaŭdi Ĉiu ŝin devas tiam, eĉ neplaĉan laŭdi. Vi kreskis en regubo, do kondutos saĝe; 140 Eĉ kvankam vi du jarojn jam loĝas vilaĝe, Vi ne forgesis tute pri Petro-urbeto. Nu, faru tualeton, prenu el tableto, Vi ĉion pretigitan trovos por vestado. La gastoj jam revenos baldaŭ el ĉasado". Zonjo — kiel pasero flirtas sablobane, Levas vizaĝon, kolon, brakojn ambaŭ mane, Kun helpantin'. Eligas vazojn Telimeno 150 Kun parfumoj, pomadoj, el la magazeno Sia regurba, Zonjon aspergas parfume, (Aromplenigas ĉambron), harojn unktas gume. Zonjo surmetas blankajn, aĵurajn ŝtrumpetojn Kaj la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn. Dume al ŝi korsaĵon laĉis ĉambristino, Poste sur korson ĵetis mantelon el lino; Oni la papilotojn frizitajn kolektis, Buklojn, kiel tro longajn, en du volvojn plektis, Lasante sur tempioj kaj frunto glate harojn. 160 Ĉambristin ' kolektitan freŝe cejanaron Kunligis en girlandon, kiun Telimeno