Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al kap' de Zonjo pinglas, laŭ art' speciala, De l' dekstra flank' maldekstren: flor' de haro pala, Kontrastis bele, kvazaŭ de spikoj da greno. Post depreno mantelon, preta estis ĉio... Zonjo trans kapon blankan surĵetis robeton, En mano volvas blankan, batistan tuketon Ŝi tiel aspektas, kiel blanka lilio.

Harojn kaj veston oni al ŝi alfasonis 170 Kaj iri longen, larĝen tra ĉambro ordonis, Onklin' atentas, kiel konulino sperta, Ekzercas la nevinon kaj grumblas kolere; Fine, ĉe riverencoj, krias malespere: "Mi malfeliĉa! Zonjo, jen influo certa De anseroj, paŝtistoj! vi larĝe dismetas Piedojn kiel knabo, rigardojn vi ĵetas Kiel separatino! ĉio sengracia!" Zonjo diris malĝoje: "Jen kulpo ne mia! Fermite, mi ne povis flegi dancoarton, 180 Do ŝatis mi kortbirdojn kaj infanojvarton; Sed kiam inter homoj mi iom distriĝos, Vi vidos onjo, kiel mi tiam lertiĝos"

"Cetere, diris onjo, mi eĉ kortbirdaron Preferus, ol ĝisnunan, nian figastaron; Diru, kiu kutimis gaste alveturi: Preposto, damojn ludi, aŭ preĝojn murmuri, Kaj palestro (1) kun pipoj! Jen fraŭlaro nia, Imitinda modelo de kondut' gracia! Nun almenaŭ sin montri povas fraŭlineto, 190 Ĉar ĉe ni kolektiĝas deca societo. Atentu, juna Grafo nun estos en domo, Vojevoda parenco, instruita homo; Estu por li ĝentila".

Ĉe pordego henas Ĉevaloj kaj ĉasistoj bruas. "Ili venas!" Gvidante al salono nevinon, ŝi diris.