Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed la ĉasistoj tien ankoraŭ ne iris, Sed en ĉambrojn, kaj ŝanĝis tie ĉasoveston, Por ne iri en jakoj sinjorinĉeeston, Tadeo, Graf', unuaj, vestite alie, Enkuris:

200 Telimeno mastrinas ĉi tie, Salutas kaj sidigas gastojn, komplimentas, Kaj nevinon al ĉiuj laŭvice prezentas; Unue al Tadeo, kiel al parenco. Li kliniĝis malalte, ŝi kun riverenco. Li volis ekparoli, jam malrefmis buŝon, Sed vidante okulojn de Zonjo timeme, LI mutiĝis kaj staris pale, flame, treme, Kaj li mem ne komprenis sian korotuŝon. LI estis malfeliĉa tree — post rekono 210 De Zonjo, laŭ hararo, kresko, voĉa sono; La talion, kapeton, li vidis ĝardene, La voĉeto lin vokis al ĉaso matene. Sed Vojski lin eligis el konfuz' vidante, Ke li paliĝis, staras krurŝanceligante, Foriri al ripozo donis la konsilon; Tadeo sin apogi iris al kameno, Poste silente larĝan, frenezan pupilon Turnadis jen al Zonjo, jen al Telimeno. Telimeno rimarkis kaj ŝi ne eraris, 220 Ke Zonjo sur Tadeon impresegon faris; Ŝi ne divenis ĉion, tamen ŝin konfuzas Lia aspekto, kiam ŝi gastojn amuzas. Elektante momenton, ŝi alkuras fine: Ĉu li sanas? kaj kial malĝojas? obstine Ŝi demandas, aludas Zonjon, ŝerci provas. Sur kubut apogite ade' sin ne movas, Mute sulkigas brovojn kaj buŝon kurbigas, Kaj des pli Telimenon konfuzas, mirigas. Do ŝanĝinte vizaĝon, parolmanieron, 230 Ŝi komencis per akraj vortoj la koleron Eligi, aludpiki, riproĉi — Subite Tade' leviĝis, kvazaŭ de vespo pikite, Ekrigardis kolere, kraĉis, ne eldiris Eĉ vorton, piedŝovis seĝon kaj eliris,