Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Krake fermante pordon. Feliĉe pri l' sceno Neniu gast' atentis, ekster Telimeno. Li kuris en kamparon. — Kiele ezoko, Kiam trapikis ĝian bruston dentoj-hoko, Baraktas, subakviĝas kaj forkuri penas, [nr 240] Sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas: Tiel Tadeon sekvis mordanta malĝojo; Li saltis trans fosaĵoj, bariloj, sen vojo Kaj sen celo, ĝis kiam tre longe vagante, Li eniris arbaran profundon, trafante, Intence, aŭ okaze, altaĵeton saman, Kiu vidis feliĉon lian, kie aman Bileton li ricevis, amogarantie. Lokon, "Sanktej' medita" nomatan laŭ scie. Ĉirkaŭe rigardante, Tadeo ekvidis:, 250 Telimeno! solece, pensprofundiĝinte, Laŭ figur', vest' — alia ol hieraŭ sidas, En blankaĵo, sur ŝtono, kvazaŭ ŝtoniĝinte; La klinitan vizaĝon en manojn ŝi premas Kaj kvankam ne aŭdiĝas, videble plorĝemas. Vane Tadea koro sin defendi provis. Li sentis, ke kompato lian koron movis. Li mute rigardadis, fine eksopiris Kaj mem al si kolere: "Stultulo! li diris, Ĉu estas ŝi la kulpa de mia eraro?..." 260 Do li elŝovis kapon el post arbetaro — Ŝi subite leviĝas kaj en ĉi momento Ĵetiĝas ĉiuflanken, saltas tra l' torento, Diskrucas brakojn, harojn dislasinte, palas, Kuregas en arbaron, ekgenuas, falas, Ne povante leviĝi sur herbo turniĝas Kaj el movoj teruro de l' turment' vidiĝas: Ŝi kaptas bruston, kolon, genuojn; do time Saltis Tade', pensante pri epilepsia Atako aŭ frenezo. Sed kaŭzo alia Estis de l' movoj.

270 Apud betular' proksime, Estis formikejo. Insektar' laborema