Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉirkaŭe herbe svarmis, nigra, moviĝema; Ia bezono, plaĉo, aŭ celo kaŝita Ĝin speciale logis al Snktej' medita. De la urba altaĵo ĝis fonto flustranta Eltredis vojon ĝia vicaro marŝanta. Telimen' malfeliĉe sidis sur vojeto. Formikoj brillogite de blanka ŝtrumpeto, Are kuris, komencis tikleti, mordadi; 280 Do ŝi devis forkuri, ilin forskuadi, Fine sur herb' sidiĝi kaj insektojn ĉasi.

Ne povis ja Tadeo sen helpo ŝin lasi. Purigante robeton li teren kliniĝis, Al ŝia frunt' okaze per buŝ' proksimiĝis, En la amika pozo, ili ne parolis Pri kvereloj kaj tamen paciĝi bonvolis; Eble pli longe daŭrus la interbabilo, Sed ilin Soplicova vekis sonorilo: Signo al vespermanĝo...

Temp' al revenado, 290 Precipe, ĉar aŭdiĝis branĉetojkrakado. Oni serĉas? ne decas kuna al hejm' veno; Do Telimen' ŝteliĝas dekstren al ĝardeno Kaj Tadeo maldekstren kuras sur la straton. Ambaŭ sentis revene timan korobaton. Al ŝi el post arbusto foje kvazaŭ brilis Vizaĝo kapuĉita, ĝi Vermon similis; Tadeo vidis bone, ke al li refoje Longa kaj blanka ombro montriĝis dum voje. Kiu estis? ne sciis li, sed antaŭsentis, 300 Ke en angla surtuto Grafo sin prezentis.

Oni manĝis kastele. Obstina Vokisto Malgraŭ, ke ne permesis tion la Juĝisto, Ree sturmis kastelon kaj prenis posedon Kaj "intromitis" (2) Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris: Ĉe tabl' unuan lokon Ĉambelano prenis,