Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Laŭ aĝ' , ofic', la digno al li apartenis. Irante, li al ĉiuj salutklinojn faris; Kvestant' forestis; lokon de la Bernardino 310 Havas dekstre de l' edzo la Ĉambelanino. Juĝisto stariginte la gastojn konvene, Manĝotablon latine krucosignis bene. Viroj ricevis brandon; poste sidiĝante, Ĉiuj malvarman supon manĝis, silentante.

Sekvis kankroj, kokidoj, legom' asparaga, En akompan' de vinoj hungara, malaga. Ĉiuj manĝas kaj trinkas sen parolmurmuroj Ŝajne de kiam staris la kastelaj muroj, Kiuj regalis tiom da nobeloj frate, 320 Aŭdis tiom vivivuojn kaj eĥis rebate, Ne estis vespermanĝo tiom malserena; Nur ŝtopilojfrapado, teleroj tintsono Aŭdiĝas en vestiblo granda kaj malplena, Kvazaŭ la buŝojn laĉis spirit' de malbono.

Multaj estis silentokaŭzoj. Ĉasistaro Revenis babileme, gaje el arbaro, Sed pensante pri ĉaso, kiam la fervoro Malvarmiĝis, rimarkis ili, ke sen gloro Ili revenis: iu pastraĉ', kapuĉulo 330 El ie saltis, kiel el kanab' grizulo (3) Kaj venkis la ĉasistojn de l' distrikt? Fi, honto! Kia estos en Lido, Oŝmjano, rakonto (4) Kiuj kun ni batalas de pli ol jarcento Pri ĉasart'?Tiel pensis ili en silento.