Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Krom komuna aflikto, Rejent', Asesoro, Freŝan honton pri hundoj havas en memoro. En okul' ili vidas: jen fripon' leporo Streĉas saltilojn, voston movas, per svingilo Mokas kaj vipas korojn, kiel per batilo; 340 Sidante, ili klinis vizaĝon al plado. Asesor' havis novan kaŭzon de plendado; Telimenon kaj siajn rivalojn li vidas. Al Tade' flankiĝante Telimeno sidas, Konfuzite, rigardi lin, al si ne fidas. Ŝi volis iom distri la Grafon sinjoron Per diskuto bonigi lian senhumoron; Ĉar Grafo malserene venis de promeno, Pli ĝuste, laŭ Tadeo, el embuskposteno. Fiere levis frunton Grafo, ŝin aŭdante, 350 Kuntiris brovojn, poste preskaŭ malestime Rigardante, eksidis ĉe Zonjo proksime, Plenigas ŝian glason, telerojn ŝanĝante, Kliniĝas kaj ridetas, ĝentilaĵojn diras, Ia foje okulojn turnas kaj sopiras. Tamen, kvankam li lerte simulis komence, Vidiĝas, kiel spite li Zonjon koketas, Ĉar kapon returnante, kvazaŭ ne intence, Al Telimen' rigardon minacan li ĵetas.

Telimeno ĉi tion kompreni ne povis, 360 Ekpensis: jen strangulo! kaj ŝultrojn ekmovis. Pri nova koketado de l' Graf' eĉ kontente, Ŝi al dua najbaro sin turnis atente.

Tadeo ne aŭskultis, nenion manĝante, Ne trinkis, al telero okulojn fiksante; Telimen' al li verŝis vinon; li kolere Je l' trudec' demandite pri sano — oscedas. Li indignas (ŝanĝite tiel ĉi vespere), Ke tro da koketeco Telimen' posedas; Tro dekoltita vesto skandalas junulon, 370 Kiel maldeca — dume li levis okulon! Li ektimis, li havis nun pupilspegulon Pli klaran, ĉar al ŝiaj vangoj rigardeton