Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĵetinte, tuj malkovris teruran sekreton: Ŝi estas ruĝumita!

Ĉu malbona speco De koloril'?, ĉu iel viŝiĝis ruĝeco, Kelkloke haŭto estas maldense kovrita... Eĉ eble mem Tadeo en Sanktej' medita Parolante proksime, viŝis el blankilo Ruĝon, malpezan kiel polvet' de flugilo 380 Papilia.Ŝi troe rapidis revene, Mankis tempo bonigi kolorojn konvene. Ĉirkaŭ buŝo vidiĝis lentugaj makuloj. Kiel ruzaj spionoj de Tade' okuloj, Malkovrinte perfidon unu, la restaĵon De ĉarmoj vicesploris kaj trovas falsaĵon: En buŝ' du dentoj mankas; sur frunt', sur tempio Sulkoj, mil sulkoj — sub la menton' antaŭ ĉio!

Tade' domaĝe! sentis kia malbezono Atenti tro belaĵon; hontinde, spiono 390 Esti de amatino sia; abomene, Ŝanĝi guston — sed kiu regas koron plene? Tutvane volas helpi konscienc' al amo. Revarmigi animon ĉe l' rigardoflamo. Jam la rigardo kiel lun' senvarme helas. Do ĝisfunde rigida anim' ne degelas... Li tiel memriproĉis sin kaj koropente Klinis kapon kaj mordis la lipojn silente.

Dume malbonspirito lin allogas tente, Aŭskulti kion Zosja al la Grafo diras. 400 Graf' afable favoron de l' knabin' akiras. Ŝi mallevas okulojn, roziĝas de honto, Sed poste ili ridas; sekvis babilado Pri la en ĝardeno, subita renkonto Kaj pri ia sur lapoj kaj bedoj paŝado. Tadeo eble longe orelojn streĉante Glutis maldolĉajn vortojn, animdigestante La teruran festenon — Kiel en ĝardeno Viper' pikile trinkas el herbaĉvenenon,