Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Poste kunvolviĝante, kuŝiĝas sur strato, 410 Minace al sengarde kura piedplato. Tiel ĵaluzvenenon trinkinte abunde, Li ŝajnis indiferenton, kolera funde.

Se gaja societ ' havas iujn kolerajn, Malserenec' ilia influas ceterajn. Ĉasistoj jam silentis; dua part egale Eksilentis: Tadeo ĝin infektis gale.

Eĉ Ĉambelano sidis tree malserene, Sen babilem', vidante kiel sidas jene Liaj doton havaj, belaj, junaj filinoj, 420 Laŭ distriktopinio unuaj fraŭlinoj, Silente, neglektite de la junularo. Juĝist' gastama same ĉi tion atentas; Kaj Vojski rimarkinte, ke ĉiuj silentas Diris: tiel ne manĝas poloj, sed luparo!

Hreĉeĥa je silento estis tre sentema. Li amis babilulojn, mem tre babilema. Ne miru! li pasigis vivon je festenoj, Sejmetaj konsiliĝoj, ĉaspeloj, kunvenoj. Al li kutime io al orel' tamburis, 430 Eĉ kiam li silentis, aŭ muŝon postkuris Kun klakil', aŭ ferminte okulojn ekrevis; Tage — diskutoj, nokte — murmuradi devis Ies rozaripreĝoj, aŭ rakont' fabela. Do li sentis malamon al pipo malbela, Invento de germanoj, por nin fremdlandigi: Ĉar Polujon mutigi — estas ĝin mortigi (5) Aĝon trababilante, li dormis en bruo; Silent' lin vekis. Tiel mueliston skuo Kaj radojknar' dormigas; kiam aksoj haltas, 440 Vort' karnigis! (6) li time kriante eksaltas.