Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vojski kapkline turnis sin al Ĉambelano. Al Juĝist' signon donis ĉe buŝo per mano, Petante voĉon. Ili ambaŭ kapokline Respondis, tio estas, invitis inkline. Vojski komencis

"Volu sinjoroj junuloj, Ĉe vespermanĝ' amuzi laŭ malnovreguloj, Ne silenti kaj maĉi. Ĉu kapucenaro Ni estas? Silentanto inter nobelaro Similas al ĉasisto, ŝarĝo en pafilo 450 Rustiganta. De avoj emon al babilo Mi laŭdas: ne nur manĝis post ĉasado ili, Sed ankaŭ reciproke volis satbabili. Malpezigante korojn, laŭdis kaj mallaŭdis. Pri pafistoj, pelantoj, hundoj oni aŭdis Opiniojn; leviĝis por ĉasistorelo, Bruo agrabla, kvazaŭ dua ĉasopelo. Mi scias: Nub' da nigraj zorgoj viapense, El kapuĉo de Vermo ekleviĝis dense! Vi hontas pro maltrafoj! Ne hontu pro pafoj, 460 Al plej bonaj ĉasistoj okazas maltrafoj; Trafi, maltrafi estas sort' de pafisteco. Vagante kun pafilo ekde infaneco, Mi maltrafis! Tuloŝĉik, pafist' fama, same; Eĉ Rejtan, la mortinto, ne trafis ĉiame. Pri Rejtan mi rakontos poste. Koncernante Ellason el sieĝo: ke lancon havante, Ambaŭ sinjoroj antaŭ best', kiel mi aŭdas, Ne staris firme, tion ja nek iu laŭdas, Nek mallaŭdas; forkuri kun ŝarĝo pafila 470 Signifis ĉiam esti timul' sensimila Kaj ankaŭ (kiel faras multaj) pafi blinde, De fore, sen iu celo, estas tre hontinde; Sed kiu al si beston allasas, mezuras Kiel konvene celon, kaj poste forkuras Maltrafinte, li tute revenas sen honto. Li povis lance lukti, sed nur laŭ volonto, Ne laŭ devo, ĉar lanco servas, ĉe pafilo Ne por atak', sed sole kiel defendilo. Tia estis regulo. Do fidu sinjoroj