Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

480 Al mi kaj retiriĝon ne tenu en koroj. Kara Tadeo, same via moŝto Grafo! Kiel ofte vi pensos pri tiu maltrafo, Rememoru averton de Vojski refoje: Neniam baru unu aliulon voje Kaj ne pafu duope al sama ursino..."

Kiam Vojski parolis la vorton: ursino, Asesor' laŭtduone sufloris: knabino. Brave! kriis junuloj, kiel brua eĥo, Ripetante averton de sinjor' Hreĉeĥo, 490 Nome vorton : ursino, aliaj : knabino, Vokis ridante. Flustris rejento: virino. Koketulino, diris Asesor' rigardojn Al Telimen' ĵetante, kiele ponardojn.

Vojski neniun iel aludpiki volis, Nek li atentis, kion flustrantoj parolis; Tre kontenta, ke povis li gastojn ridigi, Li diris en kalikon enverŝante vinon:

"Vane miaj okuloj serĉas Bernardinon 500 Al okazaĵo — turnus mi lian atenton, Similanta ĉi tagan nian akcidenton. Nur unu viron konis Ŝlosisto ĝishore, Pafantan, kiel Vermo, celtrafe de fore. Mi konis duan, kiu per celtrafo same Savis du vivojn; tion mi vidis ; tiame Iris en Nalibokajn (7) arbarojn al ĉaso Sendit' Tadeuŝ' Rejtan kaj duko de Nasso (8) Sinjoroj ne enviis gloron de nobelo, Lian sanon ĉe tablo trinkis en kastelo. 510 Donacegojn ricevis li sen nombro iu, Kun fel' de mortigita apro. Pri ĉi tiu