Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Apro kaj paf' rakontos mi, kiu atestas Okulvide: afero tre simila estas Kaj okazis al gravaj pafmajstroj de ĉaso, Al sejmsendito Rejtan' kaj duko de Nasso".

Tiam Juĝist' kun plena pokalo en mano Diris: Vojski, nun mi trinkas por Verma sano! Ne povante Kvestulon rekompenci riĉe Ni almenaŭ por pulvo lin pagu sufiĉe. 520 Por urso mortigita de Verm' en ĉasejo Dujaran manĝprovizon havos monaĥejo, Sed felon mi ne donos al Verm'; ĝin posedos Mi per fort', aŭ monaĥo humile ĝin cedos, Aŭ mi felon aĉetos, eĉ por dek ribeloj; Ni laŭvole disponos pri tiu ĉi felo. La glorokronon prenis jam servisto dia. Felon donos moŝtulo, Ĉambelano nia Al tiu, kiu por rekompenco meritis"

Ĉambelan' glatumante frunton, ekmeditis. 530 Pafistoj ekmurmuris: ĉi tiu sinjoro Trovis beston, alia faris al ĝi vundon, Tiu returnis beston al ĉasejo, hundon Tiu vokis. Kverelis Rejent', Asesoro, Unu laŭdante ecojn de Sanguŝka ĉasa Sia pafil', kaj dua de la Sagalasa.

Juĝist', najbaro estas — Ĉambelano diris, Unuan rekompencon la Pastro akiris. Kiu ricevu duan juĝi malfacile; Ĉiuj ŝajne meritis ĝin tute simile 540 Kaj egalas laŭ sperto, lerto, kuraĝeco. Du ĉasistojn distingis sort' per danĝereco, Du estis plej proksime al ursungoj celo: Tade' kaj Graf'; al ili apartenas felo. Sinjor' Tade' (mi certas pri lia intenco) Cedos, kiel pli juna kaj mastra parenco; Do prenos moŝto Grafo "opima spolia". (9)