Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La ornamo de ĉambro ĉaspafista lia Estu de hodiaŭa amuz' rememoro, Signo de ĉasfeliĉo, impulso al gloro".

550 Li pensis, ke li Grafon ĝojigis konsole Kaj dume, lian koron li akre traboris; Ĉar kiam Graf' pafistan ĉambron rememoris, Li rigardis levinte kapon malgraŭvole Al cervaj kapoj, branĉaj kornoj: laŭrarbaro, Kiun patroj al filoj semis por kronaro. La portretornamitaj vicoj de kolonoj En arkaĵ' Kaprduono, antikvaj blazonoj, Per voĉoj de pasinto ekparolis ĉie. Li vekiĝis: ĉe kiu li gastas? kaj kie? 560 En propra dom', Horeŝka gastas heredanto! Ĉe malamik' Soplico, kiel festenanto! Kaj kiun por Tadeo li sentis, envio Kontraŭ Soplicoj Grafon movas ekster tio.

Do li diris maldolĉe: "Ĉar dometo mia Ne indas je donaco grandioza tia, Do inter ĉi kornuloj restu ursa felo, Ĝis Juĝisto ĝin donos al mi kun kastelo"

La Ĉambelano, kio minacas vidante, Sonigis tabakujon, pri voĉo petante.

570 "Tre laŭdinde, li diris, mia Graf', najbaro, Vi eĉ manĝante, zorgas pri negocafero, Ne tiel, kiel moda, juna sinjoraro, Vivanta sen kalkulo. Laŭ dezir', espero, Mia juĝo finiĝos per paco bonvola; Pri grund' biena restas malfacilo sola. Interŝanĝon proponi tial mi intencis, Laŭ manier' sekvanta". — Paroli komencis Li orde (laŭ kutimo) pri plan' intencita, 580 Kiam, dum parolo, movo neatendita Komenciĝis ĉe fino de tablo. Kelkaj Ion rimarkis, fingre ĝin montris aliaj, Ĝis fine kapoj, kiel spikoj, reklinite