Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed Gervazon minaco tute ne tuŝetis; Dekstran manon li grave sur horloĝon metis Kaj ĉe kokso preninte sin maldekstramane: "Ĉambelaneto! kriis li, vi ŝercas vane; 620 Paser' pli eta, hejme pli kuraĝa estas Ol noktu', kiu fremdan kastelon eknestas. Ne mi — noktu', sed kiu nokte sin enŝtelas Fremdan domon — noktuas, kaj mi lin forpelas".

"For, for kun li!!" ekkriis Ĉambelan'. Sinjoro Grafo! vokis Ŝlosisto, kion vi aranĝis: Sufiĉe makuliĝis jam via honoro, Ke vi kun ĉi Soplicoj kune trinkis, manĝis; Jen vi toleras: oni kastelofociston Min, Gervazon, Rembajlon, Horeŝkaj Ŝlosiston, 630 Insultu, nepunate en Tablestra domo?" Tiam vokis Protazo: "Silentu! En nomo De leĝo! Mi Protazo, Baltazar' Bjeĥala, Dunoma, Generalo iam tribunala, Vulgo (11) Vokisto, faras mian obdukcion (12) Vokistan kaj samtempe formalan vizion (13) Mendante ĉeestantojateston; sinjoro Asesor', mi vokas vin por juĝesploro Pro Juĝista Soplica moŝt'; pri inkursio Aŭ liminvado! estas superforto tio 640 Pri kastelo, en kiu Juĝist' leĝe sidas, Ĉar tie li manĝadas, kiel ĉiuj vidas "Bjeĥaĉ! (14) kriis Ŝlosisto, vi ĉesos, fripono!" Kaj li, preninte ferajn ŝlosilojn ĉe zono, Ĉirkaŭ kap' ilin svingis, ĵetis per tutforto; La fasko flugis, kiel el ĵetilo ŝtonoj, Certe Protazan kapon fendus je kvaronoj; Sed Vokisto sin klinis kaj savis de morto.