Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj saltis de sidoj; mallaŭtiĝis plene, Ĝis Juĝisto ekkriis: "Ligu lin katene! 650 Hola servistoj!" — Ili alvenis en kuro, Tra mallarĝa irejo inter benk' kaj muro. Sed Graf' per seĝ' al ili meze vojon baris, Kaj sur redut' malforta per pied' ekstaris: "Garde! Juĝist'! li vokis, neniu ofendu En mia dom' serviston; kiu volas, plendu Al mi, sed ne kuraĝu tuŝi maljunulon"

Ĉambelano al Grafo strabis en okulon: "Sen via help' mi scios puni senprokraste La impertinentecon de la nobeleto; 660 Graf', kastelon proprigas vi antaŭ dekreto; Ne vi ĉi tie mastras, nek akceptas gaste, Se vi eĉ ne respektas kapon pro grizeco, Distriktan altoficon estimu laŭ deco!"

Graf' murmuris: "Sufiĉe da babilo via Pri respektoj, oficoj; enuu alia! Mi faris stulte, kiel kun moŝtoj miksata En drinkadon, kun fino tre maldelikata; Pri honoro ofenda, respond' ĉe okazo De sobra revidiĝo! Sekvu min Gervazo!"

670 Ĉambelano respondon ne supozis tian. Ĝuste tiam plenigis li kalikon sian; Malrespekto lin trafis kiel fulmobato Ĉe kalik' apogite, botel' en manplato, Kun kapo flankigita, orelo streĉita, Larĝe apertaj okuloj, buŝ' malfermita, Li silentis, sed premis kalikon en mano Potence; vitro krevis, vinon ŝprucigante En okulojn kaj kvazaŭ fajron enverŝante En animon: vizaĝe flamis Ĉambelano, 680 Okuloj ardis; vorton li maĉis, post maĉo Ĝi elflugis tra dentoj: "Stultul'!...Grafidaĉo! Mi vin tuj! Mi ĉi tie! Tomaŝ', karabelon! Mi vin instruos "mores"! (15) en karceron sendos!