Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Respektoj enuigas subtilan orelon! Mi tuj la oreletojn per sabro forfendos! For! ekster pordon! Sabron! Tomaŝ', karabelon! "

Tiam saltis amikoj al la Ĉambelano; Juĝist', vokante : "Haltu!" kaptas lin je mano; "Antaŭe li provokis min! Protaz', palaŝon! (16) 690 Kiel urs' ĉe bastono, li faros dancpaŝon". Sed Tade' Ĉambelanon kaj onklon retenas: "Moŝtoj, ĉu kun la dando batiĝi konvenas Al vi sinjoroj? estas ĉi tie junuloj; Konfidu: mi lin punos laŭ ĉiuj reguloj, Kaj vi, kiu provokas aĝulojn kverele, Ni vidos, ĉu vi estas kavalir' duele. Ni morgaŭ findecidos pri loko, armilo; Nun kuru, dum vi sanas!" Tre bona konsilo

Por Graf', Ŝlosisto, estis danĝera situo; 700 Ĉe supra tablofino estis granda bruo, Sed el malsupra, fluge boteloj zumetis Ĉirkaŭ kapo de Grafo. Ekploris, ekpetis Timigitaj virinoj; Telimen' kriinte: "Vee! levis okulojn kaj falis sveninte; Kolon trans Grafaj brakoj ŝi klinis kaj metis La cignan bruston sian al Grafo ĉe koro. Grafo, kvankam kolera, haltis en fervoro, Komencis elsvenigi, froti.

Dume celis Al Gervazo boteloj, seĝoj, jam ŝancelis 710 Lin; servistaro levis jam pugnojn por bato, Atakante amase: feliĉe kompato Movis Zonjon; vidante sturmon, ŝi alsaltis Kaj braketojn etendis ŝirme: oni haltis Cedante, li foriĝis ien el okulo; Oni serĉis sub tablo: tiam maljunulo Eliris duaflanke, el sub ter' kvazaŭe,