Per fortaj brakoj levis benkegon, ĉirkaŭe Ĝin turnis muelile, vestiblon dumvoje Duone purigis, prenis Grafon, ŝirme svingis 720 Benkon, ĝis ambaŭ tiel pordsojlon atingis; Li haltis, malamikojn rigardis refoje Kaj pensis dum momento, ĉu cedi armite, Aŭ kun armilo serĉi feliĉon milite. Li batalos. Jam kiel rompilon de muro Li posten svingis benkon, jam kapon fleksinte, Kun brust' antaŭen streĉita, levita kruro, Atakis, sed ektimis...Vojskin ekvidinte.
S-ro Vojski kun okulo duone fermita Sidis silente, ŝajne profunde medita, 730 Sed li alturnis kapon, kiam Graf' malpacis Kun Ĉambelan' kaj poste Juĝiston minacis. Vojski frotis palpebrojn, tabakon reflaris. Kvankam li al Juĝisto for parence staris, Sed loĝante en lia domo gastamema, Por sano de l' amiko estis tre zorgema; Do scieme rigardis li al la batalo, Metis sur tablo manon kaj sur ĝi tranĉilon, Al ung' de montra fingro turninte tenilon, Al kubut' li direktis akraĵon de ŝtalo; 740 Poste per brak' klinita posten, balancante, Li kvazaŭ ludis, Grafon fikse rigardante.
Tranĉila ĵetart', terura en batalo mana, Jam neglektita estis en lando litvana; Nur maljunaj ĝin konis; Ŝlosist' iam svingis Tranĉilon dum kvereloj, Vojski sin distingis. Ke li forte ekbatos, montras manimpeto, El okuloj vidiĝas: Grafon celas ĵeto, (La lastan el Horeŝkoj, kvankam laŭ patrino). Junuloj ne atentis pri movojdestino. 750 Gervaz' paliĝis, Grafon post benk' ŝirme lokas Cedas al pordo. "Kaptu!" kriantaro vokas.
Kiel lup' ĉirkaŭite sur kadavro besta, Hundojn, kiuj malhelpis lin ĉe manĝo festa,