Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Atakas, pelas, ŝiras; ĵus tra l' bojo, sonas Kraket' de ĉanduono (17) ; lup' kraketon konas Ĉirkaŭen rigardas, post hundaro kaŝite, Ĉasist' duone klinite, genuapogite, Turnas tubon, jam tuŝas ĉanon...Lup' orelojn Mallevas, voston premas, forkuras de celo. 760 Hundaro triumfante sur lupon sin ĵetas, Pinĉas lin je harviloj; jen, besto turniĝas, Rigardas, makzelklakas, dentojn grincigante, Minacas — tuj forkuras hundoj, hurletante. Tiel Gervaz', minaca stature, forkuras, Atakantojn per benko kaj okul' teruras, Ĝis kun Grafo en niĉon rifuĝi sukcesis.

"Kaptu lin!" ree laŭtiĝis. Triumfo — tro frua Ŝlosisto, super kapoj de l' amaso brua 770 Sur ĥorej', ĉe malnova orgen' reaperis, Elŝiradis plumtubojn kaj krakigis akre, Jam batonte el supre, minacis masakre; Sed gastoj la vestiblon forlasis en kuro, Kaj servistoj ne staris firme pro teruro, Kaptis vazojn kaj sekvis sinjorajn postsignon, Pri kovraĵoj kaj mebloj farante rezignon.

Do kiu cedis lasta el kampo batala, Malgraŭ minacoj, batoj? — Protazo Bĵeĥala. Li post seĝo Juĝista neskueble staris Kaj per vokista voĉo daŭrige deklaris, 780 Ĝis li el batalejo foriris post fino; Tie restis kadavroj, vunditoj, ruino.

Homojperdo ne estis, sed dum militiro, Benkoj perdis piedojn; lama tabl' apude Sen tuko, sur telerojn makulitajn vine Falis, kiel sur sangajn ŝildojn, kavaliro, Meze de meleagraj korpoj, kokidetoj, En kies brustoj staris fiksitaj forketoj.