Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En Horeŝka, soleca kastel' post momento, Ree ĉie ekregis kutima silento. 790 Mallum' densiĝis; restoj de festen' sinjora Kuŝas, kiel ĉe nokta fest' Avojmemora (18) Al kiu la mortintoj venos, sorĉvokite. Subtegmente ekkriis noktuoj subite, Kvazaŭ sorĉistoj, lunon salutas vespere; Ĝi falis tra l' fenestro malsupren, trembrilas Laŭ puriĝejanimo; tra l' truoj, eltere, Elsaltas ratoj, kiuj damnitojn similas: Mordas, trinkas; ekfrapas iam, en angulo, Ĉampanbotel', toaste al fantom', mortulo.

800 Sed supre, en spegula, nomata salono, Kvankam mankis speguloj — Grafo sur balkono, Turnita al pordego, sin al vent' elmetis, Por freŝiĝi; sur ŝultron li surtuton ĵetis: Duan manikon, baskojn li falde kuntiris, La bruston per surtuto mantele drapiris. Gervazo en salono faris grandajn paŝojn. Ambaŭ al si, medite, ne ĉesis babili; "Pistolojn, diris Grafo, laŭvole — pistolojn". Ŝlosist' : "Kastel', vilaĝo, niaj estas ili 810 Grafo: "Provoku onklon, nevon, familion!". Ŝlosist' : "Kastelon, grundon, la vilaĝon, ĉion Ni forprenu". Li poste Grafon alparolas: "Rabu ĉion, se moŝto pacon havi volas. Kial proces'? afero havas tagohelon: Kvarcentjare posedis Horeŝkoj kastelon; Grundojparton, ŝirinte for, dum Targovica, Kiel vi scias, oni donis al Soplica. Ne nur la parton — ĉion forprenu vi kune, Por kostoj de proceso, por rabado pune.