Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

820 Mi ĉiam diris: ĉesu, ĉesu procesadi; Mi ĉiam diris: Preni perforte, invadi! Antaŭe, kiu prenis, ekposedis teron; Gajnu en kamp', vi gajnos en juĝej' aferon. Kun Soplicoj, koncerne malnovan kverelon, Ne proces', fendileto atingos nur celon; Kaj se Mateo donos helpe la vergeton, Ni du Soplicojn tranĉos en pajlhakaĵeton.

"Brave! diris la Grafo, plan' — gote-sarmata, Preferinda al ia disput' advokata. 830 Ĉu vi scias? ni tutan Litvon movos brue, Per neaŭdita longe jam ekspedicio Kaj distriĝos. Du jarojn mi sidis enue: Nur kampuloj batiĝis foje pro limstrio. Nia ekskurs' aŭguras finiĝi sangflue. Mi tian unu faris dum vojaĝo mia. Kiel gasto ĉe iu duko Sicilia. Montaj rabistoj kaptis lian bofileton Kaj postulis: parencoj pagu elaĉeton. Kolektinte servistojn kun aro vasala 840 Ni atakis; rabistojn du mi mem mortigis. Kaptiton mi unua en tend' liberigis. Gervazo! vere estis triumfon egala, Nia bela reveno kavalirfeŭdala! Kun floroj nin renkontis popol', dukfilino, Danke por savo, larme premis min al sino. Pri mia ven' Palermon sciigis gazetoj, Per fingroj min montris ĉiuj virinetoj; Eĉ romano aperis pri evento tia, Kie estis nomata mi, laŭ nomo mia 850 Roman' titolon havas: Grafo aŭ mistera Kastel' Birbante-rokka. — Ĉu estas subtera Mallumej' en kastelo?" — "Jes, malplenaj keloj, DirisŜlosist', ĉar vinon Soplic' el bareloj Eltrinkis". Grafo diris: "Ni armos ĵokeojn, Kaj vokos el bienoj vasalojn" — "Lakeojn?" Interrompis Gervazo. Fi! ĉu friponaĵon Celas invado? Kiu faras similaĵon Kun kampuloj? Vi tion sekve ne komprenas!