Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vonsaloj, (19) , lipharuloj, jes, tio konvenas. 860 Ne vilaĝe, sed serĉu ilin en "zascjankoj" (20) En Dobĵin, Ĵezikovo, Cjentiĉe, Rombankoj; Nobela de jarcentoj sango kavalira, Favora por Horeŝkoj, sed malame spira Kontraŭ la malamika Soplicana gento! El tie kolektiĝos liphara tricento; Mi ĝin faros. Revenu palacon sinjoro, Dormu bone, morgaŭ estos granda laboro. Vi ŝatas dormi, kantas la koko jam due; Ĝis tagiĝo mi gardos kastelon, kaj frue 870 Mi aperos en Dobĵin, ĉe suna leviĝo".

Graf' el balkono cedis, sed antaŭ foriĝo Li rigardis ankoraŭ tra l' btreĉo por pafo; Lumojn en dom' Soplica vidante, la Grafo Ekkriis:"Iluminu!" morgaŭ en kastelo Ĉi hore estos lumo, kaj ĉe vi malhelo!...

Gervazo sur ter' sidis ĉe mur' apogite, Al la brusto la frunton li klinis medite. Luna lumo defalis sur kapokalvaĵon: Sur ĝi Gervazo fingre faris desegnaĵon: 880 Estontan militplanon li al si prezentas. Pezaĵon de palpebroj li ĉiam pli sentas; Kolbalance, li vidis dormon jam proksiman Kaj komencis vesperan preĝaron kutiman; Sed inter Patro Nia kaj Salut' Mario Aperis volve, preme fantomojserio;