Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jen li vidas Horeŝkojn: iamaj estroj liaj Kun karabel', kun estra bastono aliaj, Ĉiu minacrigardas, lipharojn tordante, Skermas per karabelo, bastonon svingante; 890 Silenta, malserena, unu ombro poste Kun sanga brust'...Gervazo rekonis tremfroste Tablestron kaj komencis krucosignojn fari Kaj por certe terurajn sonĝojn kontraŭstari Pri puriĝejanimoj flustris litanion. Okuloj kungluiĝis, sonor' en oreloj — Li vidas nobelaron, brilas karabeloj; Invado! Koreliĉojn gvidas kompanion Rimŝa. Sur griza ĉeval' mem Gervazo kuras, Rapiron super kapo svingante, teruras; 900 Malbutonite, vente bruas taratatko (21) De orel' posten falis la konfederatko (22) Li renversas rajdantojn, piediran vicon Kaj fine en garbejo bruligas Soplicon. Revojpeze sur bruston falis kap' senmova; Tiel ekdormis lasta Ŝlosist' Horeŝkova.