Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unuaj militaj moroj de l' invado — Ekspedicio de Protazo, Vermo kaj sinjoro Juĝisto interkonsiliĝas pri publika afero — Daŭrigo de la senefika ekspedicio de Protazo — Ĉapitro pri kanabo — Nobeletara sidejo Dobĵin — Priskribo de la domaĵo kaj persono de Macjek Dobĵinjski.

<poem> Eliri el humida krepusk' ne rapidas. La mateno senruĝa; lumokul' ne gvidas Tagon, kiu jam estas, sed ĝin al vidsento Kovras nebul' sur tero, kiel pajltegmanto Super litva kabano. Nur blanketa helo En orienta flanko, montras sur ĉielo Kie suno leviĝis, kaj kvazaŭ malĝoje Irante super teron, dormetas dumvoje.

10 Ĉielekzemplo ĉion sur tero influis: Brutaro sur paŝtejon eliri malfruis Kaj trafis ĉe matena manĝo leporaron Ĝi kutimas pli frue reveni arbaron, Nun pinĉas ĝi en nebulo al si herbetojn, Aŭ kolektiĝas pare, fosante kavetojn, Volas ĝui ripozon, aerfreŝon spiri, Sed devas antaŭ brutoj, arbaron reiri.

Arbar' silentas. Birdo ne kantas, vekite Skuas roson el plumoj, al arbo premite