Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

20 Atendas sunon. Apud marĉeto klaketas Cikonio. Sur garboj tutmalseke sidas Kornikoj babilon beklarĝe daŭrigas : Abomene al mastroj nun pluvon aŭguris. Kampistoj jam de longe al laboro iris.

Falĉistinoj ekkantis kanteton matenan, Laŭ pluva tag' sopiran, des pli malserenan, Ĉar seneĥe ĝi sonas, nebulon sorbante. Ektintis rikoltiloj en gren'; respondante Sur herbejo, falĉistoj tintigas kaj kante 30 Fajfetas, — haltas fine de ĉiu strofeto, Akrigas ŝtalon: takte frapas marteleto. Nebulo kovras homojn; sonas nur falĉantoj, Nevideble, per voĉoj de tintoj kaj kantoj.

Meze sur grena garbo, ekonomo sidas, Enue turnas kapon, laboron ne vidas, Sed rigardas al strato, disiĝo vojara, Kie okazas io eksterordinara.

Ekde mateno regas moviĝado ia Nekutima sur vojoj. Veturilo tie 40 Kampula knare kuras; nobela el ie Pretergalopas klake ĉe dua kaj tria; El voj' maldekstra oni kurieron vidas" El dekstra voj' vetkure rajdantoj rapidas Kaj ĉiuj al diversaj flankoj sin direktas: Kion signifas tio? ekonom' konjektas. Li leviĝis el garbo, ekiris al stratoj Kaj demandis, sed vane: ne haltis vokatoj; En nebul' preterkuras ĉiu, laŭ fantomo; Nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado, 50 Kaj kio estas stranga, palaŝoj tintado: Tial ĝojas kaj kune time ekonomo; Ĉar kvankam estis tiam en Litvo kviete, Pri milit' ĉirkaŭkuris jam famo sekrete, Kaj pri francoj, Dombrovski, pri Naoleono. Ĉu militon aŭgurus de armiloj sono? Ekonom' al Juĝisto kuris diri ĉion,