Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En espero, ke ankaŭ mem li aŭdos ion.

Post kverel' hieraŭa, leviĝis matene, Pri si mem nekontente, ĉiuj malserene. 60 Vane Vojski-idino kabalon proponas, Vane oni al viroj ludokartojn donas: Neniu volas ludi, distriĝi; silente Viroj fumas, virinoj trikas diligente; Eĉ muŝoj dormas.

Vojski klakilon forĵetis. En kuirejon el la silentej' kuretis. Tie, de domestrino kriojn li aŭskultis Kaj kiel kuiristo helpantojn insultis; Ĝis fine lin ekregis agrabla revado, Ĉe movo de rostiloj, rostaĵoj-turnado.

70 Sin ferminte en ĉambro skribis la Juĝisto Ekde maten'; sur sojlo atendis Vokisto. Juĝist' invokon finis, al Protazo plendon Kontraŭ Graf' laŭte legas, koncerne ofendon De honoro nobela, per insultaj vortoj, Kaj kontraŭ la Ŝlosisto pro batoj, perfortoj; Pro minac' ambaŭ ilin, pro kosto afera Meti en traktregistron (1) ĉe l' juĝo supera; 80 Invokon komuniki buŝe; memkomprene Antaŭ sunosubiro — Vokisto solene Streĉis aŭdon kaj manon; li antaŭ invoko Staris grave, sed ĝoje li saltus en loko: Ĉe penso pri proceso, li june sin sentis, Kiel li antaŭ jaroj invokojn prezentis, Por ricevi tuberon, sed riĉe pagitan. Tiel soldato, kiu pasigis militan Vivon, maljune ĝuas hospitalkvieton, Ekaŭdas malproksime tamburon, trumpeton, Krias sonĝe el lito: "Moskvuloj, batalo!" Saltas per ligna kruro el la hospitalo, 90 Ke lin apenaŭ kapti povas la flegisto.