Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Protazo tuj surmetis veston de Vokisto. Tamen li nek ĵupanon, nek kontuŝon prenas: Al granda juĝparado ili apartenas; Por vojaĝo lin vestas: rajdopantalonoj Kaj jako, kies baskojn pere de butonoj Oni faldas supren, aŭ al genu' pendigas; Ĉapon kun orelumoj, laĉo supre ligas: Bona veter' por levo, pluve por surtiro. Tiel vestite prenis li por piediro 100 Bastonon; ĉar vokistoj, laŭ militspionoj, Antaŭ proces' kaŝiĝas sub diversfasonoj.

Bone faris Protazo, akcelante vojon, Ĉar ne longe li sentus pro l' invoko ĝojon. En Soplicovo ŝanĝas sin plano milita; Al Juĝisto enkuris Vermo enmedita Kaj diris: "Ve, Juĝisto, pri tiu onklino, Sinjorin' Telimeno, koketflirtulino! Kiam Zonjo malriĉa restis infaneto, Jacek al Telimeno por eduk' ĝin donis, 110 Aŭdante, ke ŝi estas bona, mondon konis; Kaj mi vidas: ŝi kaŭzas al ni malkvieton, Intrigas kaj laŭ ŝajne logas Tadeeton: Mi ŝin observas; eble ŝi Grafon koketas, Aŭ ambaŭ. Do pripensu rimedojn, mi petas Por ŝin forigi; tiel povas kreski klaĉoj, Skandalo kaj malpaco inter junulaĉoj, Kio povas traktaton konfuzi subite". "Traktat'"? kriis Juĝisto, tree ekscitite, Mi ĝin jam finis, ŝiris, kun traktatoj kvite". 120 "Jen kio? interrompis Vermo, kie senco? Vi babilas pri nova malpacokomenco?" "Kulpo ne mia, diris Juĝist', juĝ' supera Klarigos, ke malpacon kaŭzis Graf', fiera Stultulo kaj Gervazo fripono. Ne plaĉis Al vi, domaĝe, Pastro, kunmanĝi kastele; Vi atestus, ke Graf' min ofendis kruele". "Kial vi, kriis Vermo, kastelon iraĉis? Vi scias, mi malamas ĝin; piedo mia Ne paŝos tien. Ree kverel' ! puno Dia! 130 Rakontu! oni devas aferon glatigi.