Tiom stultaĵoj fine tedi min komencas: Pligravaĵon, ol fari pacojn, mi intencas, Sed vin ankoraŭ foje pacigos,". — "Pacigi? — Piedfrape Juĝisto rompis — al damnito Iru kun via paco! jen monaĥa sprito! Ĝentile akceptante, vi gvidi min volas! Sciu moŝto: Soplicoj pri pac" ne parolas, Sed invokinte, gajnas ; ofte familio Procesadis ĝis sesa la generacio 140 Mi kunvokis, tre stulte, laŭ konsilo via, La ĉambelanan juĝon, jam por fojo tria. Paco de nun ne estos, ne estos! — Kun krio Li marŝis per piedoj frapante — Krom tio, Por sia malĝentila kondut' en kastelo, Li devas min "depreki" (2) , aŭ estos duelo!" "Sed, Juĝisto, se Jacek sciiĝos pri ĉio? Li mortos malesepere! Pri kastel' ĝis dato, Ĉu ne sufiĉe kulpis Soplicoj? Ho frato! Mi eĉ ne memorigu terurakcidenton. 150 Vi scias ankaŭ: grundojparton, Targovico (3) Preninte de Horeŝko, donis al Soplico. Jacek ĵuris por sia pek' farante penton, Ĉe absolvo, bienojn redoni, do prenis Li Zonjon, el Horeŝkoj, malriĉan, subtenis Ŝin, por eduko ŝia pagis grandan renton, Kun Tadeeto volis ŝin kunigi svate, Ambaŭ malpaciĝantajn domojn ligi frate Kaj al heredantino rabaĵon bonvole Cedi" — "Afero, kriis Juĝisto, ĉu mia? 160 Mi ne konis, ne vidis lin, pri Jacek sole Iom aŭdis, pri vivo hajdamaka lia;
Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/158
Aspekto