Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi estis tiutempe retoriklernanto (4) Poste, ĉe l' Vojevodo, kortega servanto. Ricevinte bienojn, Zonjon kun volonto Mi akceptis, edukis zorgas pri estonto, Laŭ lia vol'. Jam tedas min la historio Virina! Kial Grafo miksiĝis krom tio En aferon? kun kia rajto pri kastelo? Li al Horeŝkoj deka akvo sur kisjelo (5) 170 Min insultu? Mi cedu, por pacon proponi?" "Frato! gravaj motivoj estas por ĉi tio: Jacek ja volis filon al armeo doni, Poste lin hejme lasis: kaŭzo estis kio? Jen hejme lin Patrujo povos pli bezoni. Vi aŭdis, kion ĉie jam rakontas oni, Pri kio mi portadis famojn el ekstere; Nun — tempo, diri ĉion, nun — jam tempo vere! Gravaĵo, frat' ! tre baldaŭ — milit' de popoloj! Milito pri Polujo! frat' ni estos Poloj! 180 Certa milit' ! Sendite ĉi tien sekrete, Antaŭpostenojn vidis mi, ĉe Njemen prete: Napoleon grandegan armeon disponas, Kian homoj ne vidis, histori' ne konas; Apud francoj, armeo pola marŝas flanke: Nia Juzef (6) Dombrovski, agloj flirtas blanke! Sonu de Napoleon lasta vorto sola: Trans Njemen! — kaj revivas, frat', Patrujo pola!"

Okulvitrojn demetis Juĝist', aŭskultante, Ne parolis, la pastron fikse rigardante,