Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

190 Eksopiris profunde; eklarmis okulo... Fine li ĉirkaŭkaptis kolon de Kvestulo: "Mia Vermo, vokante, sed ĉu estas vere? Mia Verm', ripetante, sed ĉu estas vere? Tro ofte ni trompiĝis! Famo sin etendis: Napoleon jam venas! kaj ni jam atendis. Oni diris: En Krono (7) — li, Prusuj' venkita, Li enpaŝas! Kaj iris li — al pac' Tilizita! (8) "Ver', vokis Vermo, kiel en ĉielo — Dio!" 200 "Benata estu buŝo tion anoncanta! Diris Juĝisto, manon alsupre levanta. Vi ne bedaŭros, Vermo, ĉi tiun sendaĵon, Nek monaĥejo: ducent ŝafojn, elektaĵon, Ricevos monaĥejo. Pastro, vi aplaŭdis Hieraŭ kaŝtanan, brunan ĉevalojn laŭdis: Do ambaŭ veturile tiros la Kvestulon. Hodiaŭ vi laŭ plaĉo petu, mi postulon Ne rifuzos. Sed Grafo min tree ofendis; Do lasu ĉi aferon; invokon mi sendis; Ĉu konvenas?"

210 Plektinte manojn, Pastro miris, Rigardis lin kaj ŝultrojn movante, rediris: "Dum Napoleon portas al Litvo liberon, Dum tuta mondo tremas, vi, procesaferon Pripensante, post ĉio aŭdita kvietos? Anstataŭ agi, frato, vi manojn kunmetos?" "Agi kiel?" demandis Juĝisto — "Do tion Vi ne legis el mia okulo? Nenion Ankoraŭ pri ĉi tio via koro diras? Se da Soplica sango eĉ guto trafluas 220 En vi, pripensu: Francoj batas el antaŭe... Kaj se dorse popolo ĉirkaŭe?