Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/161

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ekhenu la Postkuro (9) muĝŭ samogita (10) La Urso! — Se almenaŭ mil bone armita, Eĉ kvincento atakus dorse la moskvulojn Kaj ĉirkaŭe etendus de leviĝo brulojn; Se ni kanonojn, signojn de Moskvo akirus, Venkintoj al renkonto de savantoj irus? Napoleon demandas, vidante taĉmentojn: Kia arme'? — Ni krias: Polaj insurgentoj 230 Imperiestro! Litva volontulojvico! — Li demandas: Kiu estro? — Juĝisto Soplico! Kiu poste aludus eĉ pri Targovico? Frat', dum Ponaroj staros kaj Njemenofluos, En Litvo de Soplicoj nomo fame bruos; Nepojn, pranepojn montros Jagjelmetropolo (11) Per la fingroj, dirante: jen Soplico, polo, El farintoj unue la insurekcion!"

Juĝist' rediris: "Malpli grave estas, kion Homoj diras; mi laŭdojn neniam avidas 240 Mi — senkulpas pri fratopekoj, dio vidas. Mi ne multe miksiĝis politikaferon, Plenumante oficon kaj plugante teron. Nobel' , mi volus lavi domomakulaĵon, Kiel polo, por lando mi farus gravaĵon, Eĉ vivon donus. Estis mi sabrul' negranda, Tamen de mi prenadis homoj ankaŭ batojn; Oni scias, ke iam, dum sejmet' pollanda, Mi provokis kaj vundis du Buzvikojn, fratojn, Kiuj...sed malpli grave. Do prefere diru, 250 Ĉu necesas, ke tuje ni en kampon iru? Pafistoj kolektiĝos; pulvo — en tenejo; Kanonetojn havas pastro en prepostejo. Mi memoras, ke lancoĵetilojn Jankjelo Havas kaj ilin doni promesis al celo. Ĵetilojn li venigis en pakoj sekretaj