Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/162

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El Krolovjec (12) teniloj estos baldaŭ pretaj. Sabroj estas; nobeloj sidiĝos sursele, Mi kun la nevo fronte, kaj — estos iele!"

"Pola sango! — tuŝite vokis Bernardino 260 Kaj etendinte brakojn, premis lin al sino — Vera Soplic' ! Vi lavos laŭ destino Dia Pekojn de senhejmulo, vaga frato via. Mi ĉiam vin estimis; sed mi amas nune Vin tiel, kvazaŭ estus ni du fratoj kune. Tro frue por agado: ni ĉion preparos; Mi mem difinos lokon, tempanoncon faros. Car' kurierojn sendis al Napoleono, Peti pacon; sed oni militon deklaros, Ĉar princo Juzef' aŭdis de sinjor' Binjono (13)

270 Franc', el imperiestraj konsilkonfidantoj, Ke tute vanaj estas ĉi tiuj traktatoj; Estos milito. Sendis min princ' por sekretaj Sciiĝoj, kun ordono, ke Litvanoj pretaj Estu pruvi, ĉe veno de Napoleono, Ke ili volas ree kuniĝi kun Krono, Kaj postulas starigon de Poluja trono. Dume, dum Graf' paciĝu. Li estas strangulo, Iom fantaziema, sed bona junulo, Honesta polo; estas necesa ĉi tia; 280 Strangulojn tre bezonas temp' revolucia. Mi scias ĝin laŭ sperto; taŭgas eĉ stultulo, Sed honesta, kaj kiam regas lin saĝulo. Graf' sinjor' ĉe nobeloj ĝuas respektegon, Tuta distrikt' leviĝos kun li al ribelo; Ĉar konante lin, diros ja ĉiu nobelo: Certa afer', ĝi havas sinjorojprotekton. Mi iros tuj... — "Unue li al mi turniĝu, Diris Juĝist', ĉi tien venu, senkulpiĝu; Mi pli aĝas kaj estas ĉe ofico mia