Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

290 Kaj pri proceso estos juĝ' arbicia..." Pastro krake fermis pordon. "Bonan vojaĝon! " diris Juĝist'.

En "kalamaŝkon" (14) salte Verm' eniris, Vipas ĉevalojn, tiklas flanke per gvidilo; En nebul' malaperas flirte veturilo; Nur monaĥa brungriza kapuĉ', dum veturo, Iam leviĝas, kiel super nub' vulturo.

Vokist' pli frue iris jam al Grafa domo. Kiel vulp' sperta, kiun logas lardaromo, Kuras, sed konas ruzan pafistojsekreton, 300 Iam haltas, sidiĝas, levas vosttufeton, Per ĝi ventume venton en naztruojn prenis, Demandas ĝin, ĉu manĝon pafist' ne venenis: Protaz' el voj' deiris, ĉe fojno irante, Ĉirkaŭ domo, en mano bastonon tenante, Ŝajne vidas, ke ie brut' domaĝon faras. Li tiel laŭirante, ĉe ĝardeno haltis, Kliniĝis, kuras, ŝajne krekon li postflaras: Ĝis trans baril' subite en kanabon saltis.

En ĉi verda, odora, densa arbustaro, 310 Ĉirkaŭ dom' estas certa rifuĝ' al bestaro Kaj homoj. Renkontite, ĉe brasik' leporo Saltas en kanabejon kaŝiĝi sekure; Pro densaĵo, ne sekvos ĝin vertrago kure, Nek ĉashundo postflaros pro forta, odoro. En kanabon servisto forkuras de bato Kaj sidas, ĝis sinjoro koleros ĝis sato. Forkurinta rekruto ofte tie sidas, Kiam lin registaro en arbar' insidas. Kaj tial dum batalo, invado kaj trado (15)