Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

320 Ambaŭ partioj celas, kun granda penado, Okupi pozicion en kanabtereno, Kiu tiriĝas fronte ĝis dom' de bieno Kaj ŝirmas tuŝigante poste kun lupolo Atakon, cedon antaŭ malamikpatrolo.

Protaz' ektimis, kvankam tre kuraĝa homo, Ĉar al li memorigis kanaba aromo, Kion diversokaze li spertis ofice Kaj kion kanabejo atestis laŭvice: Lin dufoje invokita nobel' Dzindoleto 330 Devigis per metita al brust' pistoleto, Rampi sub tablon, boji hunde, revokante, Ĝis Vokist' en kanabon saltis, penspirante. Kaj poste Volodkoviĉ (16) , fiera brutalo, Perfortant' de sejmetoj kaj de tribunalo, Akceptinte invokon, akton dispecigis, Hajdukojn kun bastonoj ĉe pordo starigis, Nudan rapiron levis super lian kolon, Kun kri' : por savi kapon, manĝu protokolon! Ŝajne Vokisto manĝi komencis prudente, 340 Ĝis tra fenestro saltis kanabon momente.

Jam ne estis kutimo en litova bieno, Ŝirmi sin de invokoj per sabro, rimeno; Apenaŭ iam aŭdis Vokisto insulton: Sed Protazo pri tio sciis nur malmulton, Delonge ne estinte invokojportisto, Kvankam li ĉiam preta, petis kun insisto; Sed respekte al aĝo, Juĝisto rifuzis Liajn petojn, hodiaŭ akceptinte, uzis Lin pro urĝa bezono.

Atentas Vokisto — 350 Mallaŭto — En kanabon manojn enŝovante, Li disklinas trunketojdensaĵon, naĝante En legom' , kiel akve mergiĝas fiŝisto. Li eliĝis — mallaŭto. — Ĉe dom' li insidas —