Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mallaŭto — tra fenestroj internon li vidas — Malplene — time paŝas li al enirejo, Levas anson — malplene, kiel en sorĉejo. Li prenas akton, legas laŭte sian temon; Ĵus li aŭdis radbruon kaj sentis kortremon, Volis forkuri; trafis lin iu subite: 360 Feliĉe, ke konato! Verm' ! Ambaŭ ekmiris. Grafo kun sekvantaro videble foriris Rapide, ĉar li pordon lasis malfermite; Li armis sin: sur planko jen apogpafiloj, Kuŝas dutuboj, plue ĉanoj kaj ŝargiloj, Seruristiloj; oni riparis armaĵojn; Pulvo, papero: oni faris pafŝargaĵojn. Graf' ĉasi iris kun tuta anar' de bieno...? Sed kial man-armiloj? Rusta sabro tie Kuŝas sen klingo, tie spado sen rimeno: 370 El difektaĵo, oni elektis ĉi tie, Eĉ serĉis en malnova armilmagazeno. Vermo paftubojn, spadojn rigardis atente, Poste al bienkorto foriris silente, Por demandi servistojn pri Grafo — malplene. Du maljunajn virinojn li eltrovis pene Kaj aŭdis, ke sinjoro anaron kolektis Kaj armite al Dobĵin sur voj' sin direktis.

Fama estas en Litvo Nobelej' Dobĵina, Pro nobelojkuraĝo, belec' nobelina. 380 Iam riĉa, multhoma, ĉar kiam Jan Tria (17) Armeigon anoncis per vergoj (18) kun sia Standard' , el Dobĵin sole, aperis sescento Da nobelar' armita. Hodiaŭ la gento